KOMENCANTO

Komencanto estas revuo por ĉiu, kiu lernas, posedas aŭ instruas Esperanton

internacia revuo por komencantaj autoroj kaj komencantaj esperantistoj

Òåêñò êíîïêè Òåêñò êíîïêè Òåêñò êíîïêè Òåêñò êíîïêè Òåêñò êíîïêè Òåêñò êíîïêè Òåêñò êíîïêè Òåêñò êíîïêè Òåêñò êíîïêè

Speciale taŭgas por kursoj, grupoj, societoj.Regule aperas ekde 1998. 16 paĝoj A4. 6 kajeroj jare.

Historie

La unuaj kajeroj de “K” aperis fine de 1992 kiel helpiloj por korespondaj kursanoj de Viktor Kudrjavcev. Ili havis nur 4 paĝojn kaj estis distribuataj nur en Rusio. La celo de la gazeto estis doni eblecon al komencantoj publike praktiki Esperanton, kuraĝigi la lernantojn por la unuaj provoj.

Unua provo ĉiam malfacilas,
sed ĉiu devas fari ĝin.
Alie povas vi neniam
Ekscii: ĉu kapablas vi?

   Vl. Makarenko [Tverj, Rusio]

Hodiaŭ “K” estas plene internacia, ĝi havas legantojn en pli ol 30 landoj. Malgraŭ tio, ke  KOMENCANTO jam ne plu estas helpilo por novicoj, sed tribuno por komencantaj aŭtoroj, tradukistoj, pentristoj,  ni decidis ne ŝanĝi la nomon, kiu jam estas konata en Esperantujo.

Hodiaŭ

Ekde 2002 “K” havas 16 paĝojn, koloran kovrilon kaj aperas ĉiun duan monaton. “K” ne havas urĝajn informojn, tial ĝia enhavo estas ĉiam aktuala. La abonantoj ricevas la plenan stokon, sendepende de momento de abono.

 Ĉiujare en nia revuo publikiĝas 40 - 50 komencantaj aŭtoroj el 20-25 landoj de  la mondo.

Enhavo

Hodiaŭ en “KOMENCANTO” vi trovos jenajn direktojn:

Kiel tio komenciĝis?

Konataj aktivuloj, prezidantoj de asocioj, redaktoroj, eminentaj esperantistoj rakontas, kiel ili estis komencantoj.

Pri sia esperantistiĝo jam rakontis:

  • Prezidantoj de UEA:  Kep Enderby, Renato Corsetti, Humphrey Tonkin,
  • Akademianoj: Boris Kolker kaj Andre Cherpillod,
  • Ĝenerala Direktoro de UEA Trevor Steele,
  • Redaktoro de "Kontakto" Sabira Stalhlberg
  • Redaktoro de “Pasporta Servo” Derk Ederveen,
  • Redaktoro de "La Kancerkliniko" Ĵak Le Puil,
  • Redaktoro de la revuo "Esperanto" Stano Marĉek
  • Prezidantoj de landaj asocioj: de Rusia E-Unio Garik Kokolija kaj prezidanto de ELNA Devid Wolf,
  • Direktoro de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro en Samarkando Anatolij Ionesov.

En proksimaj kajeroj de KOMENCANTO rakontos pri sia esperantistiĝo Ĵomart kaj Nataŝa - famaj e-kantistoj el Svedio, Mikaelo Bronŝtejn - konata bardo, poeto, tradukisto kaj verkisto el Rusio

Literatur-historiaj paĝoj

Ĉi-jare: "La tria periodo — aŭtoroj kaj verkoj"

* Praktikaj provoj de komencantaj aŭtoroj:

poemoj, rakontoj originalaj kaj tradukitaj, multaj estas vere interesaj kaj ĝuindaj

Gramatiko serioze kaj ŝerce,

ekzemple:

Vidu arbon, havu monon,
Verku libron, aŭdu sonon,
Kaptu muŝojn, manĝu ion —
Uzu la akuzativon!

kaj multaj ŝercaj kaj seriozaj konsiloj, humuraj bildoj pri la temo.

Kaj sammomente "Lingvaj respondoj" de L. Zamenhof.

Neelpensitaj historioj

amuzaj okazaĵoj, kiuj vere okazis al niaj legantoj aŭ iliaj proksimuloj. Kurtaj rakontoj akompane de spritaj bildoj.

Tempo kaj homoj

temo por filozofiumi pri eterno — bildetoj, frazoj, aforismoj, proverboj…

Aforismoj

"Aforismo estas kvazaŭ mini-jupo: kurte kaj vidinte”.

“Estonteco de literaturo estas en aforismo — oni ne povas produkti el aforismo kinofilmon”…

Anekdotoj

Diversaj ondoj el bunta mondo

 Multaj diverstemaj materialoj, de iu regiona drink-kanto ĝis personaj kulinaraj receptoj.

Invitoj kaj Informoj

informoj pri kaj Invitoj al E-renkontoj, konkursoj, radioelsendoj ks

Korespondu!

Aliaj temoj

Pentraĵoj kaj  desegnaĵoj…

Tra la tuta revuo, de kovrilo ĝis kovrilo ilustras la paĝojn kaj tekstojn fajnaj kaj spritaj bildoj, kiujn pentras kaj desegnas nur esperantistoj — legantoj de KOMENCANTO.

Agrablan legadon!

Viktor Kudrjavcev
la redaktoro

Ligoj:
  • REK-EoLA-2005
  • Esperanto.org
  • Gasta libro de "K" 

  • ABONO:
    Vi povas aboni “K”-n ĉe via landa peranto aŭ rekte ĉe UEA.

    “K” havas perantojn en 21 landoj de la mondo.

    Abonkosto egalas al 18 eŭroj (aŭ $17 en Usono). Latinamerika kaj Orienteŭropa tarifo = 15 eŭroj.

    Nia konto ĉe UEA estas "vkud-a"


    Adreso de la redakcio: "Komencanto",  pk 132, Ekaterinburg, 620041, Rusio.

    Ret-adreso: komencanto@r66.ru

Ret-adreso: komencanto@r66.ru